Post is pinned.Post has attachment
Kion fari post la kurso?

Esperanto estas ne nur sekreta lingvo, sed ĝi havas vivantan ĝuindan kulturon, kiu invitas al kunfarado. Se vi papere deziras atentigi pri maklerejo.de, kiu gvidas al la kunfarejo, jen elprintebla, distondebla, disdonebla varbfolio.

Mi estas je la dispono de cxiuj kiuj sxatus partopreni al pliboneco de nia mondo per esxangxoj, interrompre ne mon, helpon ktp..

Bonvenon al libera Esperanto-kantaro!

kantaro.ikso.net

Post has attachment

Post has attachment
Alvoko helpi por handikapula dormĉambro

​Kara samideanino, kara samideano!

Ekde sesdek kvin jaroj, nia franca Esperanto-Kulturdomo posedas kastelon Grésillon por progresigi Esperanton per kursoj kaj aliaj esperantlingvaj renkontoj. Pour konservi la ejon kaj adapti ĝin al la postuloj de nia epoko, necesas bontenaj laboroj : pluraj jam efektiviĝis, pluraj estas planataj. La Kulturdomo Greziljono nuntempe povas aŭtonome certigi parton de tiuj konstruejoj, sed povas malfacile lanĉi ĉiujn necesajn laborojn.

Inter la prioritatoj, ni devas al rulseĝaj personoj kun moveco reduktita (PMR) oferti unu aŭ du adaptitajn dormĉambrojn kaj lavejojn. Tiel nin devigas la leĝoj, sed ankaŭ nia zorgo digne akcepti ĉiujn niaj gastojn sen diskriminacio. Pluraj ebloj estas konsiderataj kaj la elektita projekto estos realigita tuj kiam ni havos la necesajn financojn. La leĝa limdato de la laŭnormigo estas la 31a de decembro 2018.

Por akceli la aferojn, ni lanĉas ĉi tiun alvokon al donacoj. Se vi rekonas la gravecon realigi plej rapide tiujn laborojn, kaj se vi pretas subteni nin,
bonvolu sendi vian donacon al: Maison Culturelle de l’Espéranto, Château de Grésillon, St Martin d’Arcé, 49150 Baugé-en-Anjou, France
aŭ per iu el la pagomanieroj menciitaj en nia retejo, precizigante kiel pagocelo “donaco PMR”.

Vi povas ankaŭ subteni, akirante societajn partojn B (laŭ la statutoj) kaj partoprenante en niaj agadoj, inkluzive en la laboroj de la volontulaj teamoj.
Pli da informoj, i.a. la teĥnika dosiero kaj la kostokalkulo, estos afiŝitaj poste. Ne hezitu nin kontakti per retpoŝto al kastelo@gresillon.org. Kia ajn estas la helpo, kiun vi alportos, la Esperanto-Kulturdomo dankas vin varme.

Post has attachment

Post has attachment
Itala Esperanto-Kongreso

Ĉu vi scias, kial vi estas esperantisto? Malkovru tion ĉe la Itala Esperanto-Kongreso, 18/25-08-2018
Eble vi estas esperantisto, kaj tio estas io bona, sed vi neniam povis klarigi al vi mem, kial Esperanto estas tiom altira al vi mem kaj al aliaj esperantistoj. Unu el niaj plej junaj kaj plej grimpantaj penso-majstroj, Xavier Alcalde, el Barcelono, klarigos al vi ĉion. Li gvidos la ĉefan seminarion en nia kongreso pri “Malgrandaj komunumoj kaj grandaj valoroj”. Kvankam juna, li jam doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj ĉe la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco, esploris pri malarmado, sociaj movadoj, pacismo kaj la historio de la Esperanto-movado. Li certe povas klarigi al vi tion, kion vi pensas.
La kongreso, krome, ofertos la kutimajn blokojn kulturan, spektaklan, turisman, junularan. “Ni donos ĉion krom genio”, kiel diris Kalocsay, sed vi mem havas la bezonatan genion por ĝui la kongreson.
Sanmarino, la ĉirkaŭa Italujo kun sia maro kaj kasteloj kaj katedraloj kaj ankaŭ pli lo 200 aliaj esperantistoj atendos vin.

Rigardu la retejon kongreso.esperanto.it kaj aliĝu.

La LKK

Post has attachment

Post has attachment
Subtenu ESF-on

Krom mondonacoj estas bonvenaj ankoraŭ aliaj subtenoj.
Wait while more posts are being loaded