Saluton amikoj !

Estus bele havi tutmondan konversacian spacon en kiu esperantistoj povas renkontiĝi iam ajn, por paroli pri io.

Ĉu tia spaco jam estas ie en Interreto, kaj se ne, kiel ni povas krei ĉi tiun konversacian spacon?

Kiujn spertojn vi havas pri la skajplisto de Esperanto (https://docs.google.com/spreadsheets/d/17mC33EBWTYz6_0oYrEcs2VD9LzBCs5MG5bgG-dnLRUM/edit#gid=0), intertempe estas pli ol 1000 nomoj en ĝi.

Ĉu vi jam havas sufiĉe da konversacioj?

Kiu deziras pli da voĉa komunikado en la interreto?

Post has attachment
Verdaj Vojoj

Herman (plus.google.com/u/0/106517170261896893227): Interŝanĝi ideojn pri la komunaj celoj de Esperanto kaj daŭripoveco · eo-naturamikaro.webnode.nl
retejo por naturamantoj pri ekologiaj temoj, biciklado, verdaj vojoj, feriado, verdaj kaj bluaj ekonomiaj modeloj, klimatŝanĝigo, rearbarigo, tutmonda akvoproblemaro, lingva ekologio, ktp. Kontribuoj bonvenaj en diversaj lingvoj, sed prefere en Esperanto.

Post has attachment
tutmonda egaleca justeco

Jes, tutmonda egaleca justeco, sed en demokratia kaj sana medio – pli daŭripove per Esperanto ol per la Angla

La ĉefa problemo de la filozofio-menseco-koncepto de Van Parijs estas lia deveno de la nuntempa ekonomi-merkat-kapital-profit-orientata kaj biosferodetru(em)a globaligo. Kerna celo de tutmonda egaleca justeco ne povas esti "fari eĉ pli bone ion, kion oni dekomence tute ne faru" (H. Daly). La sola, vere deviga kaj urĝa tasko de la homaro estas la protektado-konservado de la biologia kaj kultura diversecoj, ĉar nur tio garantias pluan evolucion de nia superloĝata unua komuna planedo. Tutmonda egaleca justeco principe eatas afero de interkompreniĝo-interkonsentado kaj nur malgrandparte de lingvo kiel tia... La regado de ajna etna lingvo jam estas potenciala ĝermo de universala malegaleca maljusteco... Kaj oni scias, ke ne korekteblas malĝusta sistemo per la samaj metodoj kiel tiaj, kiuj gin kaŭzis-kaŭzas. (A. Einstein) Jam en 2011 attac proponis profundan esploradon pri la nedemokratia kaj koloniiga rolo, kiun ludas la t. n. mondlingvo Angla kiel kundetruilo de la planeda biosfero kaj de homaj identecoj. Kaj ĉefaj rekoniloj de "nepotaŭga" futuro rilatas al maldisipo de materialaj kaj sistemaj resursoj, instalado de decentraj ekonomioj-merkatoj (vd. Agendo21). La fundamenta demando hodiaŭ estas: "Kiel ni de merkatorientata kulturo de globaligo atingu social-ekologian kulturon de daŭripovo?" (D. Brocchi) Esperanto per siaj tri imanentaj kaj al ĉiuj etnaj lingvoj kontraŭaj trajtoj integra lingveco, demokratia dulingveco kaj ekologia konformeco lingve pli bone taŭgas por Tutmonda Egaleca Justeco ol la Angla. Esperanto do moderne komprenatas kiel "lingva parto de social-ekologie daŭripova internacia kaj transkultura komunikado." Ĝi konsekvence jam nun estas grava parto en la menseco-koncepto pri universla egaleca justeco.

Wolfgang Guenther (UEA, AVE)
Esperanto-Centro Harleshausen
Wilhelmshöher Weg 11
34128 Kassel Germanio
w.guenther.esperanto ĉe web.de

Post has attachment
Saltosporto

Dominik · grauert.net · praktikas kaj proponas

Post has attachment
Nova eldono de Berlina Komentario elŝutebla

de esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro

---------------------------------------------------------------------

Estimataj,

"La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco" notas la Antaŭparolo (frazo 5.5).

La Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK) estas ampleksa konsultverko por pli bone kompreni la Fundamenton. BK klarigas ĉiujn demandojn, kiuj koncernas la bazan interkonsenton pri "ĝusta" kaj "malĝusta" Esperanto, kiel ĝin fiksas la "Fundamento" (1905).

Ĵus aperis nova eldono en du volumoj:

BK I: Fundamenta Antaŭparolo, Gramatiko kaj Ekzercaro; Akademio, Universala Vortaro, Oficialaj Aldonoj, Akademiaj Korektoj
BK II: Vortaro Oficiala (ĉiuj ĉ. 5000 oficialaj vortelementoj detale klarigitaj)
BK denove estas forte plilarĝigita. Liston de kelkaj nove traktitaj temoj vd. malsupre.

Ni invitas vin senkoste elŝuti BK en formo de du pdf-dosieroj (2 kaj 2,7 Mb) de:

// esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto

Konsultu kaj diskutu ĝin, ĉar

"la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, [...] kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco" (A 5.3-5).

Kun sinceraj salutoj


Bernhard Pabst
osiek.org/lagazeto/aut/bernhard-pabst.html
------------------------

Kelkaj temoj nove traktitaj en la eld. de Apr. 2015:

R 0: ĉu h-skribo kiel ordinara skribo anstataŭ diakritoj?
R 2.1: personaj nomoj de virinoj je –a (Marta, Sara).
R 5, FE 16.2: ci, cia
R 6.2ĉ: Ĉu „–us pro ĝentileco“?
R 15: la lando Koreo (kio signifas "vorto" en la senco de R 15?)
AdE: Statutpropono de 2014-12
k.m.a.

Post has attachment
Lernolibraj aŭtoroj kulpas pro malrapidega kresko de nombro da esperantistoj

Ekde 1980 ekzistas studo pri morfemofteco de parolata Esperanto, kio estas la esenca scienca fonto por krei porkomencantajn E-lernolibrojn. (www.miresperanto.com/biblioteko/tishljar/15.htm). Sed aŭtoroj de lernolibroj daŭre jam 35 jarojn ignoras tiun fonton kaj kaŭzas ke Esperanto estas malrapide lernata. Kial?
Ĉiun lingvon oni povas disdividi je fazoj kaj gradoj. Plej simpla divido estas je
a) tre baza lingvokono kun minimumo da vortoj kaj gramatiko kiu tamen ebligas bazan komunikadon je la nivelo de turismaj bezonoj
b) flua uzo de mezkvalita lingvo por ĉiuspecaj bezonoj nesciencaj kaj literaturaj
c) tre bona lingvokono kun kono de la literaturo de tiu lingvo kaj kapablo prelegadi pri fakaj temoj
d) Perfekta kono
Por ĉiu lingvo validas ke la unua fazo estas la malplej postula kaj oni povas akiri ĝin post relative malmulta klopodado, la dua fazo postulas minimume 5-oblon da lernotempo kompare kun la unua grado. La tria fazo postulas plian kvinoblon da tempo au eĉ pli dum la lasta fazo ne estas atingebla.

Diferenco inter Esperanto kaj naciaj lingvoj estas en tio ke la unuan fazon oni povas atingi je minimume dekoble malpli da tempo ol che kiu ajn nacia lingvo, la duan fazon esence pli rapide ol ĉe naciajingvoj sed tamen ne tiom kiel la unuan fazon (eble kvar- aŭ kvinoble malpli da tempo) kaj la fina fazo estas same nefinlernebla.
Se oni miksas la nivelojn kaj en la unua lernolibro ne estas nur materialo por la unua fazo, oni tuj esence plimalfaciligas la lernadon.
Kaj kio estas la unua fazo? La unua fazo estas materialo troviĝanta en la supre menciita studo kiel la nepre necesa en ĉiuj konversacioj. Nome ĉirkau 500 plej oftaj morfemoj kiuj kovras 95% de la parolata korpuso en Esperanto. Ĉio kion esperantistoj diras konsistas 95%-e nur el tiuj 500 morfemoj. Tiu materialo estas lernebla depende de instrucirkonstancoj dum inter 50 kaj cent lernohoroj. Tio inkluzivas ankaŭ ekzercotempon necesan por ke oni povu mem krei frazojn kaj kompreni parolojn de tiu nivelo.
Sed se anstataŭ ĝuste tiuj morfemoj oni plurajn el ili ne enmetas en la unuan lernolibron sed enmetas multajn kiuj ne apartenas al tiu grupo, oni mikasas la unuan kaj duan nivelon (en la dua necesas lerni pliajn 1000 morfemojn kaj bonege ekzerci la parolkapablon por kio ne necesas pliaj 100 sed pliaj 500 au pli da lern- kaj ekzercohoroj) tiam la lernanto ne akiras kapablon uzi la lingvon post 50 au 100 horoj sed nur post 600 au pli da horoj kaj tio lin malmotivigas kaj li ĉesas lerni. Tio kauzas tiel enorman malsukceson. Nome E-on komencas lerni en la mondo almenau 100.000 lernantoj jare sed ne pli ol 1000 ĝin efektive finlernas.
Ĉiu porkomencanta kurso devus enhavi ekskluzive nur tiun 500-morfeman materialon kaj per ĝi ebligi al komencantoj post mallonga tempo ĝoji pri uzeblo de sia scio kaj nur tiam oni proponu al li/ŝi daŭrigon en la dua grado, (eĉ se tiu nun postulas multe pli da laboro) kion li/ŝi akceptos, sciante jam kio estas la lingvo kaj povante baze ĝin uzi, aŭ ne volos daŭrigi, se por li/ŝi la baza grado sufiĉas.
Nur la plej persistaj pretos plulerni en la tria literatura grado, kiu postulas kelkmil horojn ĉar oni devas tralegi multajn librojn, lerni plurmilvortojn kaj praktike uzi E-on je la plej alta nivelo (studi, pelegi ktp).
Bedaŭrinde la aŭtoroj de lernolibroj ne komprenas tion kaj al komencantoj ekinstruas per lernolibroj kiuj ne enhavas la 500 plej oftajn morfemojn kaj sekve ne transdonas dum minimuma tempo maksimuman kapablon kiu montras la esencan avantaĝon de E, ke ĝi estas dekoble au eĉ dudekoble pli rapide lernebla ol kiu ajn nacia lingvo en tiu ĉi unua grado. Miksante la nivelojn la investata lernotempo devas multobliĝi kaj lerni E-on iĝas malfacila tasko, ne alloga por granda plimulto da lernantoj.
La nura lernolibro kiu precize aplikas tiun materialon estas la Zagrebmetoda lernolibro.
Kompreneble povus esti kiu ajn alia libro kun aliaj tekstoj kaj ekzercoj sed kun la sama materialo, sed tiaj nun ne ekzistas.
Kaj ĉar ankaŭ la gvidantaro de E-instruistoj (ILEI ktp) tute ne zorgas pri tiuj faktoj, la lernolibroj daŭre kulpas pro tio ke Esperanton lernas malmultaj homoj.

Zlatko Tišljar

Post has attachment
Pri la Zagreba Metodo

Esperanto estas specifa lingvo rilate sian gramatikan strukturon, unu el la plej regulaj kaj kun la plej granda libereco por unuopulo krei novajn vortojn laŭ tiuj reguloj. Tial ĝi devus esti multe pli simpla por lernado ol naciaj lingvoj. Sed tio ne validas por kiu ajn nivelo de la lingva kono. Se oni dividus la lingvajn nivelojn je 4 niveloj: A) la baza (turisma), B) flua (lingvokono en kiu la lingvoposedanto uzas la lingvon flue kaj sen problemoj en ĉiuj ĉiutagaj kaj duone fakaj situacioj, C) literaturnivela, kiam oni povas legi kvalitan literaturon, prelegi pri fakaj temoj, uzi la lingvon je la nivelo de universitatedukita persono kaj D) perfekta lingvokono; oni povus konstati ke la facileco de Esperanto ne estas la sama je ĉiuj tiuj niveloj. En la plej baza A) ĝi estas vere enorme granda (inter 10-kaj 20-oble pli rapide lernebla ol la sama nivelo de iu nacia lingvo), je la B-nivelo tiu diferenco estas inter 5- kaj sesoblo, je la C) nivelo nur duoble pli facila kaj en la D) nivelo same malfacila kiel iu ajn lingvo (ja perfekte neniu konas iun ajn lingvon, same ne Esperanton).

Tio signifas ke la sukceso de Esperanto el la didaktika vidpunkto plej dependas de la lernolibroj kiuj estas faritaj por la komenca A)-nivelo. Ili devas eluzi tiun facilecon de la plej malalta nivelo. Kaj kiel fari tion? Oni devas unue scii kio estas la nepre lernebla materialo por la A) nivelo. Pri tio mi faris apartan esploron de morfemofteco en parolata Esperanto. Dum UK en Lucerno en 1979 mi kolektis sur magnetofoneto 60.000-vortan tekstaron de simplaj interparoloj inter la kongresanoj kaj poste prilaboris tion komputile. Evidentiĝis ke nur 467 morfemoj (inter kiuj nur ĉirkau 300 leksikaj morfemoj – vortradikoj) kovras 95% de la tuta korpuso (tekstaro) kaj pli ol 1000 aliaj morfemoj nur la lastajn 5%. (vidu: miresperanto.com/biblioteko/tishljar/15.htm) La konkludo estis simpla. Por la porkomencantaj lernolibroj, se oni volas montri al la komencanto rapidegan progreson oni uzu nur tiujn proksimume 500 plej oftajn morfemojn, kaj ne pli kaj ne aliajn. Baze de tio Zagreba teamo (Roger Imbert, Ivica Špoljarec, Spomenka Štimec kaj mi – kun posta iometa helpo de Tibor Sekelj) ellaboris tian bazan lernolibron je 12 lecionoj kun 500 morfemoj kaj bazaj ekzercoj. La libro estas maldika, tio estis la intenco de la aŭtoroj, ke ĝi ne timigu sed stimulu gelernantojn jam per sia eta aspekto. Ne estas multaj ekzercoj. Ankaŭ tio estas intenca. Ĝi estas bazo por instrui en kiu ajn grupo: de gejunuloj, infanoj, intelektuloj, simpluloj, maljunuloj... Kompreneble ke didaktike ne eblas sammaniere instrui ĉiujn grupojn. Do la Zagreba lernolibro estas bazo de la materialo por ĉiuj grupoj, sed ĉiu instruisto depende de la grupo kiun li havas devas mem kompletigi la materialojn (krei mem baze de la donita morfemaro en unuopaj lecionoj pliajn ekzercojn, krei konversacian frazaron ktp.) Tiusence la Zagrebmetoda lernolibro kiu intertempe aperis en kvardeko da lingvoj estas la nura kiu maksimume bone eluzas la avantaĝon de Esperanto por puraj komencantoj. En etaj grupoj kun edukitaj homoj, ekz. gimnazianoj, oni povas atingi lingvoparolan kapablon per ĝi jam post tritaga intensa instruado, en pli grandaj grupoj kun homoj de nealta edukiteco aŭ maljunuloj, oni bezonas trioble au eĉ kvinoble pli da tempo, sed ankau tio estas bonega komare kun ilia kapablo lerni naciajn lingvojn.

La Zagreba Lernolibro estas nepre la plej bona bazo por instrui purajn komencantojn. Daŭrigi oni povas por atingi B-nivelon per kiu ajn lernolbro kaj metodo (ankaŭ la Zagreba metodo havas B-nivelan lernolibron).

Ĝi estas libro paperforma, sed ankaŭ elektronika versio ekzistas, kiun oni adaptas al ĉiam pli da nacilingvaj portaloj.

Zlatko Tišljar
www.ipernity.com/home/pajo.zlatko

Post has attachment
Familimanaĝero: fako, okupiĝo, profesio

"LA HEJMO, KIEL LABORLOKO"

Ekde proksimume dek jaroj ni pensadas pri tio, kiamaniere oni povus samtempe, per unusola dispono subteni la institucion de la familio, redukti la senlaborecon kaj pliigi la socialan sekurecon de homoj laborantaj en kaj por siaj familioj.
Laŭ la disponeblaj statistikaj donitaĵoj nun, en Hungario la nombro de familioj estas inter du kaj tri milionoj. En tiom da familioj estas po unu homo, kiu kuntenas la familion. Ŝi/li estas la "animo" de la familio kaj domo. Plej ofte la patrino plenumas tiun ĉi rolon: ŝi naskas kaj plenedukas la infanojn, prizorgas manĝaĵojn, kuiras, lavas la manĝilaron kaj vestaĵojn, certigas la ordon en la loĝejo kaj ofte ankaŭ en la ĝardeno, ŝi akompanas la infanojn en la infanĝardenon kaj lernejon, helpas ilin en la lernado, prizorgas ilin, se ili malsanas, pridemandas la lernejajn taskojn, instruas ilin lerni, ĝojas, se ili havas sukcesojn, konsolas ilin okaze de fiaskoj, ŝi estas psikologo de adoleskant(in)oj, sed ŝi aŭskultas pacience ankaŭ la laborejajn zorgojn de la edzo. Ŝi flegas la maljunajn, ofte nemovkapablajn familianojn. En multaj okazoj ŝi aranĝas la oficialajn kaj financajn aferojn, la impostodeklaron, la pli-malpli grandajn konstrulaborojn de la familio, la aĉetadon de meblaro. En multaj familioj la plenumado de tiuj ĉi taskoj estas devo de la patro aŭ de liaj anstataŭantoj.
Usona esploristo ekzamenis la aktivecon de 18000 familipatrinoj. Li pruvis, ke ilia meznombra, semajna labortempo estas 94,4 horoj. Por tiom da laboro - se ili laborus en pagata laborposteno - ili ricevus 117000 usonajn dolarojn, kiel jaran salajron. (Vidu ankaŭ la retejon www.salary.com ...)
Aliflanke, se en la nuna Hungario iu konfesas, ke li/ŝi estas "laborant(in)o en la propra mastrumo", oni tuj demandas: - "Ĉu vi ne laboras?" Kiel se nur la agado farita por salajro estus "laboro". Laŭ nia opinio en la proksima estonteco ni devas retaksi ankaŭ la koncepton de "laboro".
Multaj laborantoj en la propra mastrumo apartenas - laŭ la nuna vortuzo - al senlaboruloj, aŭ el asekura vidpunkto al "kaŝpasaĝeroj". Por ilia multflanka, nemlahavebla laboro ili ricevas en bona okazo dankon, sed plej ofte nenion.
Ĉar la familio efektive estas "entrepreno kun malgrandnombra personaro", ni proponas, ke la persono kuntenanta kaj organizanta la familion povu uzi la nomon FAMILIMANAĜERO.
La familimanaĝero estu instruebla kaj lernebla fako, aperonta en la Nacia Kleriga Registro (OKJ=NKR). En ĉiu familio unu persono - kiu prenas sur sin la rilatajn klerigon kaj devojn - povu fariĝi laborigata familimanaĝero, kiu pro tiu ĉi agado ricevu minimuman pensio- kaj sanasekuron, kaj la tempodaŭro de lia/ŝia ĉi-direkta aktiveco kvalifikiĝu servotempo.
Kompare kun tio, ke multcentmil homoj laborantaj aktuale kiel familimanaĝeroj por tiu ĉi agado praktike ricevas nenion, ĉio ĉi signifus grandegan paŝon antaŭen, kaj samtempe - proporcie al ne tro granda elspezo - ĝi povus dum kelkaj jaroj signife redukti la nombron de senlaboruloj.
Tiu ĉi prinomo signifus multon el vidpunkto de memkonscio, memfido kaj memrespekto de la hejme agantaj homoj. Memkonsciaj, kontentaj civitanoj, ekvilibrigitaj, feliĉaj familioj povus multe kontribui al la formiĝo de multe pli sana socio ol la nuna.
Ĉar la kreo de ĉiu nova afero renkontas obstaklojn, kontraŭstaron, obĵetojn, kontraŭargumentojn, nun ni resumas - utiligante ankaŭ la ideojn kaj proponojn kolektitajn ekde longaj jaroj de niaj familianoj, geamikoj kaj konatuloj - kiamaniere ni imagas la praktikajn paŝojn de la establo de familimanaĝeraj fako kaj okupiĝo.

Paŝoj kondukantaj al la celo

Agnoskinte la socian kaj politikan signifon de la familimanaĝeraj fako kaj okupiĝo la Parlamento faros leĝon pri tio.
La ministerio prezentanta la leĝoproponon post aprobo de la leĝo pretigos la efektivigan dekreton.
Post apero de la efektiviga dekreto dum 6-12 monatoj oni povas establi landan organizaĵon, kiu direktos kaj kontrolos la registradon kaj instruadon de la familimanaĝeroj. Estus konsilinde krei tiun ĉi organizaĵon en la jam ekzistantaj laboraferaj centroj. Paralele al tio povus pretiĝi la instruprogramoj kaj lernolibroj de la familimanaĝera edukado. Oni devus organizi la instruadon laŭeble plej proksime al la loĝloko de la estontaj familimanaĝeroj.
La kandidatoj faros ferman ekzamenon post finiĝo de la kurso, - ties rezultoj povus esti: "eminente konvena", "konvena" kaj "malkontentiga noto". Oni povus - maksimume - dufoje ripeti la kurson. (Kiu dum tiu ĉi tempo ne povas fini siajn studojn, tiu estas verŝajne netaŭga por la memstara, familimanaĝera rolo.) La sukcesintaj ekzamenitoj ricevos diplomon.
La plej elstaraj ekzamenitoj povos partopreni la instruadon de sekvaj familimanaĝeraj generacioj. Kiel en ĉiu alia fako, ankaŭ en la kazo de la familimanaĝeroj estas nemalhaveblaj la kvalitgarantiado kaj de tempo al tempo okazanta kontrolo, familivizitado. Por plenumi tiujn ĉi taskojn ŝajnas al ni konvenaj la sociaj laboristoj kaj pedagogoj partoprenintaj en la instruado.

Instruado de familimanaĝeroj

La infrastrukturo bezonata al instruado de familimanaĝeroj - en formo de bazgradaj, mezgradaj kaj faklernejoj, institutoj - jam ekzistas.Ankaŭ la instruistaro estas dum mallonga tempo varbebla kun partopreno de praktikantaj, pensiitaj kaj senlaboraj pedagogoj, fakinstruistoj, gastfakuloj, krome socialaj laboristoj. Eĉ la kunmetado de studmaterialo ne povas kaŭzi grandan zorgon.
Minimume unu-jara instruado estus bezonata, kiu - surbaze de la akiritaj spertoj - laŭgrade estus ampleksigebla al du-jara edukado. Dum la studado la partoprenantoj jam ricevus kiel stipendion - minimuman pensio kaj sanasekuron. En ĉiu familio po unu persono rajtus registriĝi kiel familimanaĝero kaj povus partopreni en la instruado de familimanaĝeroj. La minimumaj kondiĉoj de la anonciĝo povus esti la finfaro de bazlernejo kaj transpasita 18-jara aĝo.
En la subsekva parto - tre skeme - ni ŝatus denombri, kiujn lernobjektojn, kaj ene de ili kiujn temojn ni opinias necesaj dum la instruado de la familimanaĝeroj.

Suĉinfanflegado kaj infanedukado: suĉigado, nutrado, korpoflegado, evoluo de la sanaj suĉinfanoj kaj etinfanoj, fundamentoj de la infanpsikologio, problemaro de pubera aĝo, edukado al familia vivo, seksologiaj bazaj konoj, koncipoprevento.

Suĉinfan- kaj infanmalsanoj: simptomoj de la plej oftaj infektaj kaj ne-infektaj malsanoj, danĝeroj de trodikiĝo, kiam oni nepre alvoku kuraciston/ambulancon?, farendaĵoj, respektive unua helpo antaŭ alveno de la kuracisto (febromildigo, senspasmigo, likvokompletigo), flegado kaj nutrado de la malsana infano, dozado de medikamentoj.

Hejma flegado de plenkreskuloj kaj aĝaj malsanuloj: la plej oftaj kronikaj, plenkreskulaj kaj maljunaĝaj morboj, bazaj flegadaj konoj, identigo de la plej gravaj simptomoj, karakterizaj problemoj de flegado de aĝaj malsanuloj, prevento kaj kuracado de kuŝvundoj, kuracgimnastiko de resaniĝantoj kaj maljunuloj.

Mastrumaj bazaj konoj: fundamentoj de la nutroscienco, bazaj nutraĵoj, kalorio, kiloĵulo, akiro kaj hejma tenado de nutraĵvaroj, kuirteknikaj bazaj konoj/ideoj, kiel ni gardu la nutrovaloron de niaj manĝaĵoj?, konservado de la pretiĝintaj manĝaĵoj, konfitado de fruktoj, pureco en la kuirejo, purigo kaj ordigo de la loĝejo, enmagazenigo de mastrumaj kemiaĵoj, karakterizaj, dommastrumaj akcidentoj, prevento, unua helpo. Pli gravaj farendaĵoj de la kvar sezonoj en la ĝardeno kaj ĉirkaŭ la domo.

Bazaj konoj de mastrumado, aferaranĝado: librotenado, planado de el- kaj enspezoj, kiel funkcias la bankoj?, enpago de fakturoj, akiro kaj repago de kreditoj, elektronika aferaranĝado, kial utilas la komputilo?, kion, kie kaj por kiom da mono ni aĉetu?, bazaj konoj de la impostopago, impostodeklaro, oftaj eraroj faritaj ĉe impostodeklaro.

Krizo-situacioj en la familio: malriĉiĝo, senlaboreco (serĉado de posteno, posten-intervjuo, pretigo de aŭtobiografio), subita kaj neatendita mortokazo, grava akcidento, invalideco, entombigo, funebro, traktado de familiano suferanta je alkoholismo aŭ drogo-dependeco, pligraviĝantaj familiaj konfliktoj, paca eksgeedziĝo.

Libertempa aktiveco de la familio: religiaj, politikaj, civilaj komunumoj, semajnaj ripozotagoj kaj festotagoj, flegado/gardado de tradicioj, ĝojoj kaj zorgoj de la jara ferio, teatro, kino, koncertoj, televido, legado, societaj kaj komputilaj ludoj, ekskursoj perpiede, per biciklo, boato, skio kaj aŭto, uzado de la mapo kaj kompaso, GPS (TOS, Tergloba Orientada Sistemo), feriado, vilaĝa turismo, eksterlanda vojaĝo, uzado de horaroj, muzika kaj sportaktiveco, kiu kian sporton elektu?

Kiu "pagas" la familimanaĝerojn?

Oni devas atenti, ke la enkonduko de la familimanaĝera sistemo ŝarĝu laŭeble malpleje la ŝtatan buĝeton. La ĉefa fonto de la pagoj de pensio- kaj sanasekuraj kotizoj estu do la familia memzorgado.
Ties plej ofta formo povas esti la pago de asekuraj kostoj fare de familiano havanta salajratan okupiĝon (edzo, edzino, geavoj vivantaj en la familio, pli aĝa infano) aŭ fare de alia subvencianto. La sumo pagata fare de ili estu subtrahebla el la impostobazo. La ŝtato do investas ĉi tie en la estontecon per tio, ke ĝi rezignas la imposton de la minimuma pensio- kaj sanasekura kotizo pagata por la familimanaĝero. Verdire tiel ankaŭ la ŝtato profitas: tiaj monoj iras en la pensio- kaj sanasekurajn fondaĵojn, kiuj sen tio ne enfluus tien.
La alia memzorgada formo povas esti, ke la familimanaĝero mem - laboranta en mallongigita labortempo aŭ faranta distanclaboron - pagas el sia propra salajro la asekurajn kotizojn, per kiuj li/ŝi povas redukti sian impostobazon. Apud familimanaĝera aktiveco - laŭ nia opinio - plentempa laborigado apenaŭ eblas.
Estas nature kaj ankaŭ dezirinde, ke la familioj posedantaj pli bonan enspezon faru por la familimanaĝero kontrakton pri pluaj asekuroj super la minimuma pensio- kaj sanasekuro. Laŭ niaj esperoj - paralele kun la evoluo kaj financa progreso de la socio - tiu ĉi "familimanaĝera salajro" estos laŭgrade ampleksigebla, almenaŭ ĝis la nivelo de la minimuma salajro.
Ni volus akcenti, ke la minimuma pensio- kaj sanasekuro, rekomendita fare de ni, kiel familimanaĝera salajro, estu pagata en la pensio- kaj sanasekurajn fondaĵojn por la familimanaĝeroj super kaj sendepende de ĉiuj iliaj enspezoj(ekzemple: senlaborula monhelpo, regula sociala subvencio, rento de maljunuloj, infan-eduka subteno, pago por flegado, ktp.), pri kiuj ili laŭleĝe havas rajton. Tiuj ĉi sumoj ne venas en la manojn de la familimanaĝero, li/ŝi informiĝas pri ili nur el la regule alvenantaj saldo-informiloj.
Ni vidas malhelpojn nur en okazo de tiuj familimanaĝeroj, kies tuta familio vivas sub la minimuma vivten-kosto. Estas grava sociopolitika celo, ke la nombro de tiaj familioj estu kiel eble plej malgranda. La kreado de laborlokoj estas nemalhavebla ilo por atingi tiun ĉi celon. Nur okaze de familioj vivantaj sub la munimuma vivten-kosto estus bezonata la pago de asekuraj kotizoj el fondaĵoj tiucele estigitaj, el eŭrop-uniaj subvencioj, eventuale el buĝetaj fontoj.

Kvalito-garantio

La familimanaĝeroj estas "dungitoj" de siaj familioj kaj/aŭ de la ŝtato. Oni devas de tempo al tempo kontroli kaj helpi ilian laboron. Tiun ĉi taskon povas plenumi la teritorie kompetentaj laboraferaj centroj, helpe de sociallaboristoj, en malgrandaj vilaĝoj helpe de volontuloj (ekzemple emeritaj pedagogoj, komunumevoluigantoj), kiuj dum sistemaj familivizitadoj informiĝus pri sukcesoj kaj zorgoj de la familimanaĝeroj. Kun konvenaj takto kaj kunsento ili povus helpi la kreon de amikecoj, pli-malpli grandaj komunumoj, kluboj. Tiel eĉ en la plej malgrandaj vilaĝoj ebliĝus okazigo de trejnaj prelegoj, okupiĝoj. Estas tre grave, ke la familimanaĝeroj sentu tiujn ĉi vizitojn ne kiel molestadon, sed kiel asistadon. En multaj okazoj estus preventebla la estiĝo de "izoliĝa simptomaro" fojfoje aperanta ĉe personoj hejme laborantaj. La familimanaĝeroj vivantaj proksime unu al la alia - kun subteno de familivizitantoj - ĉiam pli ofte povus helpi unu la alian. La familivizitantoj povus samtempe informiĝi, en kiu familio estas gravaj zorgoj, por kies solvo ekstera (ekzemple komunuma, kuracista, eventuale polica) helpo estas bezonata.

Atendeblaj rezultoj

La agnoskado de familimanaĝeraj fako kaj okupiĝo - dum mallonga tempo kaj kun relative ne tro grandaj kostoj - povus signife redukti la senlaboracon. Ĝi povus instigi multajn homojn al plulernado. Ĝi povus bone konformiĝi al programo de familia impostopago. Ĝi povus redukti la nombron de tiuj, kiuj ne posedas sano- kaj pensio-asekuron, samtempe ĝi vastigus la socialan sekurecon de tiuj, kiuj agadas por siaj familioj. Ĝi plifortigus la familiojn. Longdistance ĝi povus redukti la nombron de eksgeedziĝoj. Ĝi signifus grandan paŝon de la "dissplitita" socio al la solidara, kunlaboranta, porkolektiva socio. Ĝi povus instigi la homojn labori en mallongigita labortempo aŭ fari distanclaboron, fondi tiajn laborlokojn.
La familimanaĝera sistemo povus esti "hungaraĵo", per kiu ni, hungaroj povus doni ekzemplon por la popoloj de la Eŭropa Unio.


__________________________________________________________________
Aŭtoroj: D-rino Julianna Farkas, okulkuracistino havanta du filinojn kaj kvar genepojn
D-ro Lajos Molnár, radiologo, infankuracisto, infektologo
La artikolo estas libere kopiebla, tradukebla, disvastigebla.

Ni elkore dankas la helpon de niaj provlegantoj: S-ro Leo De Cooman, Profesoro D-ro Endre Dudich kaj S-ro Jozefo Horváth.

Pli zorgi en la Esperanto-movado pri filozofio

Mi ne estas filozofo. Mi ŝatus, sed en filozofio mi ankoraŭ pli malrapide progresas ol en Esperanto. Mi ne lernis filozofion en lernejo. Tamen mi interesiĝas pri filozofio kaj bedaŭras ke, laŭ mia vidpunkto, oni malmulte zorgas en la Esperanto-movado pri filozofio.
Mi do ĝoje interrilatus kun homoj, kiuj dezirus pripensi pri tiaj temoj:
- filozofio kaj Esperanto
- filozofio per Esperanto
- filozofio por Esperanto.

Kore, Bernard Behra
bernard.behra ĉe wanadoo.fr

Post has attachment
Wait while more posts are being loaded