Post is pinned.Post has attachment
Kion fari post la kurso?

Esperanto estas ne nur sekreta lingvo, sed ĝi havas vivantan ĝuindan kulturon, kiu invitas al kunfarado. Se vi papere deziras atentigi pri maklerejo.de, kiu gvidas al la kunfarejo, jen elprintebla, distondebla, disdonebla varbfolio.

Post has attachment
Alvoko helpi por handikapula dormĉambro

​Kara samideanino, kara samideano!

Ekde sesdek kvin jaroj, nia franca Esperanto-Kulturdomo posedas kastelon Grésillon por progresigi Esperanton per kursoj kaj aliaj esperantlingvaj renkontoj. Pour konservi la ejon kaj adapti ĝin al la postuloj de nia epoko, necesas bontenaj laboroj : pluraj jam efektiviĝis, pluraj estas planataj. La Kulturdomo Greziljono nuntempe povas aŭtonome certigi parton de tiuj konstruejoj, sed povas malfacile lanĉi ĉiujn necesajn laborojn.

Inter la prioritatoj, ni devas al rulseĝaj personoj kun moveco reduktita (PMR) oferti unu aŭ du adaptitajn dormĉambrojn kaj lavejojn. Tiel nin devigas la leĝoj, sed ankaŭ nia zorgo digne akcepti ĉiujn niaj gastojn sen diskriminacio. Pluraj ebloj estas konsiderataj kaj la elektita projekto estos realigita tuj kiam ni havos la necesajn financojn. La leĝa limdato de la laŭnormigo estas la 31a de decembro 2018.

Por akceli la aferojn, ni lanĉas ĉi tiun alvokon al donacoj. Se vi rekonas la gravecon realigi plej rapide tiujn laborojn, kaj se vi pretas subteni nin,
bonvolu sendi vian donacon al: Maison Culturelle de l’Espéranto, Château de Grésillon, St Martin d’Arcé, 49150 Baugé-en-Anjou, France
aŭ per iu el la pagomanieroj menciitaj en nia retejo, precizigante kiel pagocelo “donaco PMR”.

Vi povas ankaŭ subteni, akirante societajn partojn B (laŭ la statutoj) kaj partoprenante en niaj agadoj, inkluzive en la laboroj de la volontulaj teamoj.
Pli da informoj, i.a. la teĥnika dosiero kaj la kostokalkulo, estos afiŝitaj poste. Ne hezitu nin kontakti per retpoŝto al kastelo@gresillon.org. Kia ajn estas la helpo, kiun vi alportos, la Esperanto-Kulturdomo dankas vin varme.

Post has attachment
Subtenu ESF-on

Krom mondonacoj estas bonvenaj ankoraŭ aliaj subtenoj.

Post has attachment
Ĉina universitato serĉas volontulojn por instrui la anglan kaj Esperanton

La Profesia kaj Teknika Kolegio Pingliang, kun 500 laborantoj kaj 6000 studentoj, intencas inviti du-kvar eksterlandajn volontulojn.

Post has attachment
Trovi la plej bonajn Esperanto-lernilojn

Laŭ informo de Herman: Kontribuu al listo, per kiu edukado.net sukcesu helpi al instruantoj kaj lernantoj orienti sin inter la plurcent akireblaj lerniloj.

Post has attachment
Traduko de la retejo Esperanto.net

La retejo www.esperanto.net/eo provizas bazajn informojn pri Esperanto, kiel lerni ĝin kaj kiel kontakti esperantajn grupojn (vidu la mapon ĉe esperanto.net/eo/lokaj-organizoj). Aldone la retejo varbas homojn al "Amikoj de Esperanto".

Se vi pretas traduki la retejon al via lingvo, ĉiujn aŭ almenaŭ unu el la 13 dosierojn, bonvolu viziti la paĝon
http://tinyurl.com/tradukanto por vidi la detalojn.

Bonvolu ne komenci tradukon sen antaŭe konfirmi la pretecon al esperantonet (ĉe) co.uea.org , tiel ni evitos duoblan laboron.

Dankon pro la kunlaboro,

Emilio Cid
Estrarano de UEA pri informado

Post has attachment
Alvoko helpi por handikapula dormĉambro

Bert: Ekde sesdek kvin jaroj, nia franca Esperanto-Kulturdomo posedas kastelon Grésillon por progresigi Esperanton per kursoj kaj aliaj esperantlingvaj renkontoj. Pour konservi la ejon kaj adapti ĝin al la postuloj de nia epoko, necesas bontenaj laboroj: pluraj jam efektiviĝis, pluraj estas planataj. La Kulturdomo Greziljono nuntempe povas aŭtonome certigi parton de tiuj konstruejoj, sed povas malfacile lanĉi ĉiujn necesajn laborojn.

Inter la prioritatoj, ni devas al rulseĝaj personoj kun moveco reduktita (PMR) oferti unu aŭ du adaptitajn dormĉambrojn kaj lavejojn. Tiel nin devigas la leĝoj, sed ankaŭ nia zorgo digne akcepti ĉiujn niajn gastojn sen diskriminacio. Pluraj ebloj estas konsiderataj kaj la elektita projekto estos realigita tuj kiam ni havos la necesajn financojn. La leĝa limdato de la laŭnormigo estas la 31a de decembro 2018.

Por akceli la aferojn, ni lanĉas ĉi tiun alvokon al donacoj. Se vi rekonas la gravecon realigi plej rapide tiujn laborojn, kaj se vi pretas subteni nin,
bonvolu sendi vian donacon al: Maison Culturelle de l’Espéranto, Château de Grésillon, St Martin d’Arcé, 49150 Baugé-en-Anjou, France
aŭ per iu el la pagomanieroj menciitaj en nia retejo, precizigante kiel pagocelo “donaco PMR”.

Vi povas ankaŭ subteni, akirante societajn partojn B (laŭ la statutoj) kaj partoprenante en niaj agadoj, inkluzive en la laboroj de la volontulaj teamoj.
Pli da informoj, i.a. la teĥnika dosiero kaj la kostokalkulo, estos afiŝitaj poste. Ne hezitu nin kontakti per retpoŝto al kastelo ĉe gresillon.org. Kia ajn estas la helpo, kiun vi alportos, la Esperanto-Kulturdomo dankas vin varme.

gresillon.org/spip.php?rubrique38&lang=eo
Photo

Post has attachment
Hejmpaĝflegado serĉata

BEMI havas retpaĝon kaj forumon, sed apenaŭ aktivas. Retpaĝo ne plu estis renovigita ĉar la prizorganto ne plu havis tempon kaj ni ne trovis novan voluntolon kun tempo. Forumo estis antaŭ kelkaj jaroj fondita de Ihor sed ne sukcesis akiri sufiĉe da kontribuantoj. Do ĉefe BEMI bezonas homojn, kiuj vere aktive volas ion fari. Por bonaj ideoj ĉiam estas konsento, ĉefe bezonatas aktivuloj. Kvanto da veraj aktivaj homoj preskaŭ ĉiam estis inter proksimume 5 kaj 10. Fojfoje aktivaj homoj plimultas. Se inter ni iu troviĝas, kiu havas kaj la scipovon kaj tempon por reaktivigi nian retejon (bemi.free.fr), li/ŝi estus ege bonvena.

Ivo · www.facebook.com/ivo.miesen

Post has attachment
Aplikaĵo Amikumu

Chuck Smith (www.chucksmith.de, plus.google.com/113282123903219741481): Amikumu estas revolucia apo, kiu helpos vin trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Se vi interesiĝas, vi povas helpi per monsubteno de nia kampanjo ĉe Kickstarter aŭ per aliĝo al niaj sociaj retoj:

Subtenu nin: http://amikumu.com/eo/subtenu-nin
Oficiala Retejo: http://www.amikumu.com
Fejsbuko: http://www.facebook.com/amikumuapp
Tvitero: http://twitter.com/Amikumu_eo
Telegramo: https://telegram.me/joinchat/C7Ci7kDqX1TgUXIVNPeT8g
VK: http://vk.com/amikumu

Post has attachment
Kunhelpado bonvena!

Saluton,
ni ege ĝojas, ke GEA kaj Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, (politiko kaj administracio) estas vere seriozaj partneroj je favoro kaj kiel modelo por la tuta Esperanto-movado. Tion la "Esperanto-mondo" povas percepti sur multaj kampoj.
Pri tio ni ĝojas kaj fieras. Tio estas eksterordinara pozitiva escepto en la tuta mondo!

Estas sufiĉe multa laboro por eta teamo.
Kiu honorofice kunhelpos?
Ĉu vi regas Esperanton kaj la germanan?
Karaj, estas via/nia eksterordinara bonŝanco por Esperanto!

Bv. kontakti min (Petro Zilvar) per la retadreso: esperanto-zentrum ĉe /web.de · esperanto-urbo.de · facebook-paĝo: www.facebook.com/profile.php?id=100000726337057

Anticipe mi dankas.
Peter Zilvar
Wait while more posts are being loaded