Post has attachment
Itala Esperanto-Kongreso

Ĉu vi scias, kial vi estas esperantisto? Malkovru tion ĉe la Itala Esperanto-Kongreso, 18/25-08-2018
Eble vi estas esperantisto, kaj tio estas io bona, sed vi neniam povis klarigi al vi mem, kial Esperanto estas tiom altira al vi mem kaj al aliaj esperantistoj. Unu el niaj plej junaj kaj plej grimpantaj penso-majstroj, Xavier Alcalde, el Barcelono, klarigos al vi ĉion. Li gvidos la ĉefan seminarion en nia kongreso pri “Malgrandaj komunumoj kaj grandaj valoroj”. Kvankam juna, li jam doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj ĉe la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco, esploris pri malarmado, sociaj movadoj, pacismo kaj la historio de la Esperanto-movado. Li certe povas klarigi al vi tion, kion vi pensas.
La kongreso, krome, ofertos la kutimajn blokojn kulturan, spektaklan, turisman, junularan. “Ni donos ĉion krom genio”, kiel diris Kalocsay, sed vi mem havas la bezonatan genion por ĝui la kongreson.
Sanmarino, la ĉirkaŭa Italujo kun sia maro kaj kasteloj kaj katedraloj kaj ankaŭ pli lo 200 aliaj esperantistoj atendos vin.

Rigardu la retejon kongreso.esperanto.it kaj aliĝu.

La LKK

Post has attachment
Ĉiĉeronado en la norda parto de la Luneburga Erikejo, Germanio

Frank: Prefere bicikle, sed mi ŝoforos per mia aŭto ankaŭ. · Simple sufiĉe frue kontaktu min. Kompreneble ankaŭ mi serĉas amikojn, ne nur per ĉiĉeronado. Mi agnoskas, ke ĝenerala deklaro pri amikemo ne sufiĉas. frali.bplaced.net enhavas pli da informoj pri mi.

Post has attachment
Ĉiĉeronado en Parmo, Italio

Estimata samideano, plaĉas al mi la ideo proponi mian helpon al homoj, kiuj deziras viziti nian belegan historriĉan urbeton. Parmo famas ankaŭ pro lirika muziko, ĉar ĉi tie vivis Verdi, Toscanini, Boito, Paganini kaj aliaj gravaj muzikistoj.

Amike, Luigia Oberrauch Madella
silkovojo ĉe aliceposta.it

Post has attachment
Ĉiĉeronado en Budapeŝto, Hungario

Anjo: Volonte mi ĉiĉeronadas en Budapeŝto por esperantistoj, kiuj vizitos la ĉefurbon de Hungario.
Sufiĉe frue kontaktu min per www.ipernity.com/home/anjo en mia dokumentaro: Pejzaĝo pri Budapeŝto: www.ipernity.com/doc/anjo/album/158399.

Post has attachment
Pensiulo

Mi estas memlernanto de Esperanto kaj mi gvidas malgrandan Esperantistan grupon en la urbo Brežice. Mi estas magistro de la organizac sciencoj kaj emeritita instruisto de alta lernejo. Mi ofte komunikas kun multaj geesperantistoj de la tuta mondo.

Anton Mihelič · www.antonmihelic.com · www.facebook.com/lernu.net/posts/857666330962361 ·
plus.google.com/u/0/110199058554751843611

Post has attachment
Ĉiĉeronado en la sub-urbaj tuneloj de Nürnberg, Germanio

Martin (www.google.com/profiles/117655730814104407555): Ekde 2013 mi estas ĉiĉerono tra la malnovaj bier-keloj de Nürnberg. Mi ĉefe ĉiĉeronas en la germana kaj la angla. Por la keloj ni havas auskult-ilojn en ses lingvoj, la regulaj rondoj estas en la germana kaj malofte en la angla. Por menditaj grupoj ni ofertas pli grandan stokon da lingvoj. Ni nuntempe ne oficiale ofertas Esperanton por menditaj grupoj, sed se vi deziras, mi povas aranĝi esperantlingvan ĉiĉeronadon por vi, kion mi mem faros. Vidu sur la hejmpaĝo la eblan programon. Ekzistas infana programo, la ĝenerala rondo tra la bier-keloj, la speciala (nur) biera rondo, la malluma ronda. Krome ni havas la historian artaĵ-kelon kie valora arto el Nuremberg estis protektita dum la dua mondmilito, kaj la kazematoj kune kun la suburba akvolinio "Lochwasser-Leitung".

Post has attachment
Calogero

Saluton, mi estas esperantisto el Sicilio; estus plezure por mi korespondi kun geesperantistoj el la tuta mondo, ĉefe tiuj kiuj interesiĝas pri sicilia kaj ĝenerale itala kulturo.
Ĝis!
Calogero Montalbano, esperantisto el Agrigento

ghellias ĉe gmail.com

Mi plenumas ĉiĉeronadojn en Esperanto en Agrigento kaj Selinunte kiuj ambaŭ estas rimarkeblaj arkeologiaj areoj.
Krome mi pretas sugesti itinerojn en la okcidenta Sicilio.

Esperema Sicilio estas eta klopodo: kunigi bildojn kaj informojn pri/el Sicilio kun ĉiuj devenantaj el Esperantujo.

Legu pli en Facebook: www.facebook.com/Esperema-Sicilio-92235276129/

Post has attachment
Guido

Saluton karaj geamikoj.
Dum ĉi tiu duonjaro mi gvidas kurson de Esperanto en la fako de Modernaj Lingvoj ĉe la plej granda kostarika universitato (Universidad de Costa Rica).
En la kurso ĉeestas 28 gelernantoj.
Bonvolu sendi kuraĝigajn poŝtajn kartojn al:
Kostarika Esperanto-Kurso -2014
Prof. Guido Hernandez Marin
www.facebook.com/guido.hernandezmarin/posts/10152752872753013?comment_id=10152753631918013
Apartado postal 517-2050
Montes de Oca, San José,
COSTA RICA

Post has attachment
Rumanio

Mi serĉas esperantistojn el Rumanio,
dankon,

Mazza Franco
mazzafra ĉe virgilio.it

Post has attachment
Gábor

Mi volonte korespondas rete kun Esperanto parolantoj.

graf.gabor ĉe upcmail.hu
Wait while more posts are being loaded