Mi estas je la dispono de cxiuj kiuj sxatus partopreni al pliboneco de nia mondo per esxangxoj, interrompre ne mon, helpon ktp..

Post has attachment
Aŭdvide

Saluton!
Mia nomo estas Kirill Ŝvedov kaj mi turnas min al vi por trovi kunlaborantojn por projekto, kiu, espereble, malfermos novajn perspektivojn por Esperanto en la moderna mondo.

http://audvide.blogspot.de/p/pri-la-projekto.html

https://plus.google.com/u/0/+AudvideBlogspotCom

Post has attachment

Post has shared content

Post has attachment
EKO-KULTURA tutmonda movado

Vladimir (plus.google.com/u/0/103531342939172442814): harmonia kunestado de homaro zorge gardanta la naturon kaj kulturajn heredaĵojn · EKO-KULTURA tutmonda movado www.facebook.com/EKOKULTURA

Post has attachment
Unu lerneja leciono pri Esperanto

Klaus (frali.bplaced.net/klausfriese/): Esperanto estas planita lingvo, kiu verŝajne en preskaŭ tuta Eŭropo ne estas oficiale fiksita en la instruplanoj de la lernejoj. Tial mankas grava subteno por sciigi al pli vasta publiko pri la eblecoj kaj avantaĝoj de Esperanto por la internacia komunikado.

Legu pli (www.esperantoland.org/dosieroj/1-eo-horo.pdf) kaj en la germana: http://esperanto-hamburg.de/eine-schulstunde-in-esperanto/

Broŝuro pri Esperanto por instruistoj

Intertempe pretas broŝuroj pri Esperanto por instruistoj "Unu lerneja leciono pri Esperanto" en la Germana, Angla, Franca, Turka kaj en Esperanto.

La celo de ĝi estas disponigi la materialon, per kiu instruisto povos facile prepari lecionon pri Esperanto. Por tiu broŝuro mi ĵus ekpreparis kolekton de (neŭtralaj aŭ bonaj) gazetaj artikoloj pri Esperanto en diversaj lingvoj, ankaŭ radio-raportoj kaj televidaj elsendoj

http://www.esperantoland.org/de/raportoj.html

Enestu ĉefe la lingvoj instruataj (ofte aŭ kelkfoje) en germanaj lernejoj (jam: angla, franca, hispana; hazarde la rumana), do aldoniĝu certe ankoraŭ la dana, nederlanda, itala, pola, rusa, ĉina, eble ankaŭ aliaj.

Mi imagas, ke por ĉiu lingvo estu eble kvin eroj, eble tri tekstoj, unufoje radio, unufoje televido/filmeto.

La ideo estas, ke instruisto de fremdlingvo havu facilan aliron al artikolo, kiu povos esti bazo de traktado de Esperanto en la instruata lingvo.

Aldone enestu ligilo al paĝo kun kolekto de pliaj artikoloj kaj raportoj, se io tia ekzistas.

Ĉu vi povas rekomendi al mi artikolojn en pliaj lingvoj aŭ plibonigi la elekton pri via lingvo?

Kompreneble mi ĝojos, se tia internacia kolekto iam ekzistos ankaŭ kun priskribaj tekstoj en aliaj lingvoj; vikia prezento tiucele havas multajn avantaĝojn... (Eble la unuopaj eroj estu tamen en datumbazo/informtenejo, kiel tion cetere realigis la hispanoj, teknike do estus praktike kombini datumbazon kun vikio...)

Amike
Lu

Post has attachment
Publikigu sekreton

Cyril (plus.google.com/u/0/114483815163530773006): Venontan jaron okazos la festivalo de literaturo (www.facebook.com/TajvanEo/), ankaŭ estos esperantaj ekspozicioj en la urbo. Unu estos ekspozicio de la projekto "publikigu sekreton".

Se homoj en via grupo, aŭ viaj amikoj volas partopreni, mi povas sendi al vi blankajn poŝtkartojn. Do se vi, aŭ samideanoj, homoj en via klubo volas partopreni, nur diri al mi kiom da blankaj kartoj vi bezonas kaj mi sendos ilin al vi.

Kompreneble, oni povas uzi normalan karton kaj skribi, glui ion, ktp.
kaj pri la adreso?

PUBLIKiGU SEKRETON
Rm2, 4F, No1.Gongde 1st St.
PingTung City,
PingTung County 90067.
Taiwan

Ne hezitu, ĝi estas anonima ...

Post has attachment
Ekovilaĝo

Karles (plus.google.com/u/0/112842912172556044721): Projekto por grupigi la homojn kiuj interesiĝas pri la starigo de reala komunumo, ne interreta, surbaze de la deziro kunvivi en pli ekologia medio kaj kunlaboremaj homrilatoj kontraste al la nuntempaj konkurencaj kaj izoligaj. La rolo de Esperanto en la projekto limigu al nuraj du punktoj:
- Ekovilaĝo naskiĝas el esperanta medio.
- Esperanto estas unu el la lingvoj uzataj sed ne la sola. En la projekto ĉio diskutindas sed oni celu efikecon kaj evitu malŝparon de tempo.

Post has attachment

Post has attachment
Partopreno en Comenius-projekto

Mia baza lernejo, kie mi laboras, troviĝas en Rybnik (Pollando).
Mi serĉas lernejojn el Eŭropa Unio por partopreni en Comenius-projekto.
Mi jam trovis lernejon el Rumanio, Hispanio kaj (eble) el Germanio. Ni (geinstruistoj) pripensis, ke temo povus esti ligita kun SANO.
Ĉu iu volus kunlabori kun ni? Skribu! konsek1 ĉe poczta.onet.pl

Teresa Konsek

Vidu ankaŭ la artikolon de esperanto.china.org.cn: esperanto.china.org.cn/2012-11/01/content_26974985.htm
Wait while more posts are being loaded