Post is pinned.Post has attachment
Kion fari post la kurso?

Esperanto estas ne nur sekreta lingvo, sed ĝi havas vivantan ĝuindan kulturon, kiu invitas al kunfarado. Se vi papere deziras atentigi pri maklerejo.de, kiu gvidas al la kunfarejo, jen elprintebla, distranĉebla, disdonebla varbfolio.

Saluton amikoj !

Estus bele havi tutmondan konversacian spacon en kiu esperantistoj povas renkontiĝi iam ajn, por paroli pri io.

Ĉu tia spaco jam estas ie en Interreto, kaj se ne, kiel ni povas krei ĉi tiun konversacian spacon?

Kiujn spertojn vi havas pri la skajplisto de Esperanto (https://docs.google.com/spreadsheets/d/17mC33EBWTYz6_0oYrEcs2VD9LzBCs5MG5bgG-dnLRUM/edit#gid=0), intertempe estas pli ol 1000 nomoj en ĝi.

Ĉu vi jam havas sufiĉe da konversacioj?

Kiu deziras pli da voĉa komunikado en la interreto?

Post has attachment
Ĉiĉeronado en la norda parto de la Luneburga Erikejo, Germanio

Frank: Prefere bicikle, sed mi ŝoforos per mia aŭto ankaŭ. · Simple sufiĉe frue kontaktu min. Kompreneble ankaŭ mi serĉas amikojn, ne nur per ĉiĉeronado. Mi agnoskas, ke ĝenerala deklaro pri amikemo ne sufiĉas. frali.bplaced.net enhavas pli da informoj pri mi.

Post has attachment
EKO-KULTURA tutmonda movado

Vladimir (plus.google.com/u/0/103531342939172442814): harmonia kunestado de homaro zorge gardanta la naturon kaj kulturajn heredaĵojn · EKO-KULTURA tutmonda movado www.facebook.com/EKOKULTURA

Eldonejo 'Mistera Sturno' prezentas novelojn de majstro Jack Vance

Ĝan: Eldonejo 'Mistera Sturno' prezentas novelojn de majstro Jack Vance tradukitaj el la angla. Ilustristoj kaj kontrolistoj estas ĉiuj aparte bonvenaj.

esperanto.us

Saluton,

Jen tri ligiloj por HTML5-aj paĝoj kun aŭskulteblaj sondosieroj.

esperanto.us/mp3/Retretejo_Ulvarda.html
esperanto.us/mp3/Trigamba_Jocxjo.html
esperanto.us/mp3/La_Luna_Sfingo.html

Kun respekto,

Mistera Sturno - Rarest Extinct Bird

<(+)__ Ĝan Ŭesli Starling
((__/)=- Holland, MI, USA
`||`
++ starling.us
esperanto.us
ky8d.net

Post has attachment
Aplikaĵo Amikumu

Chuck Smith (www.chucksmith.de, plus.google.com/113282123903219741481): Amikumu estas revolucia apo, kiu helpos vin trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Se vi interesiĝas, vi povas helpi per monsubteno de nia kampanjo ĉe Kickstarter aŭ per aliĝo al niaj sociaj retoj:

Subtenu nin: http://amikumu.com/eo/subtenu-nin
Oficiala Retejo: http://www.amikumu.com
Fejsbuko: http://www.facebook.com/amikumuapp
Tvitero: http://twitter.com/Amikumu_eo
Telegramo: https://telegram.me/joinchat/C7Ci7kDqX1TgUXIVNPeT8g
VK: http://vk.com/amikumu

Post has attachment
Revuoj Monato kaj Heroldo vendotaj

Ofertataj kontraŭ
· pago de la sendelspezoj ĉe UEA-konto
· aŭ interŝanĝo de brokantaĵo(j)

Dekjaraj kolektoj de jenaj revuoj:
· Monato (2000-2010)
· Heroldo (2000-2013)

Johano-Karlo Rinaldo el Padova Italio EU
+39335230230
esperanto.pd ĉe libero.it

Post has attachment
Lerni rete laŭ la Zagreba Metodo

Georg (plus.google.com/u/0/106493155374287299072): La retejo learn.esperanto.com ebligas lerni Esperanton nun en 11 lingvoj kaj pliaj estas prilaborataj. Legu artikolon de edukado.net: www.edukado.net/novajhoj?id=620. Volontuloj povas helpi aldoni novan lingvon aŭ plibonigi la ekzistantan retejon. Bonvole plulegu jen: github.com/Esperanto/kurso-zagreba-metodo/tree/master/enhavo/tradukenda

Etiko/moroj kaj esperantistoj

Estimataj geesperantistoj, karaj geamikoj!
Mi estas esperantistino el Pollando, instruistino por la pola lingvo kaj etiko. Nun mi finos studi etikon/filozofion en UZ /Universiteto en Zielona Góra/ kaj mi preparas finan diplomlaboraĵon. Mi elektis temon: Etiko/moroj kaj esperantistoj.
Kaj jen mia peto:
Ĉu vi povus transdoni al mi etikajn ekzemplojn de sia esperantista vivo? Mi estus dankema.
Mia laboraĵo estos en la pola, mi tradukos viajn ekzemplojn kaj aldonos informojn pri vi, se vi dezirus.
Pri pli da informoj bonvolu skribi: kworobiej ĉe interia.pl
Eĉ unu ekzemplo estos por mi grava.
Amike salutas
Krystyna Worobiej
http://www.ipernity.com/home/40619

Post has attachment
Wait while more posts are being loaded