Post is pinned.Post has attachment
Kion fari post la kurso?

Esperanto estas ne nur sekreta lingvo, sed ĝi havas vivantan ĝuindan kulturon, kiu invitas al kunfarado. Se vi papere deziras atentigi pri maklerejo.de, kiu gvidas al la kunfarejo, jen elprintebla, distranĉebla, disdonebla varbfolio.

Saluton amikoj !

Estus bele havi tutmondan konversacian spacon en kiu esperantistoj povas renkontiĝi iam ajn, por paroli pri io.

Ĉu tia spaco jam estas ie en Interreto, kaj se ne, kiel ni povas krei ĉi tiun konversacian spacon?

Kiujn spertojn vi havas pri la skajplisto de Esperanto (https://docs.google.com/spreadsheets/d/17mC33EBWTYz6_0oYrEcs2VD9LzBCs5MG5bgG-dnLRUM/edit#gid=0), intertempe estas pli ol 1000 nomoj en ĝi.

Ĉu vi jam havas sufiĉe da konversacioj?

Kiu deziras pli da voĉa komunikado en la interreto?

Post has attachment
Ĉiĉeronado en la norda parto de la Luneburga Erikejo, Germanio

Frank: Prefere bicikle, sed mi ŝoforos per mia aŭto ankaŭ. · Simple sufiĉe frue kontaktu min. Kompreneble ankaŭ mi serĉas amikojn, ne nur per ĉiĉeronado. Mi agnoskas, ke ĝenerala deklaro pri amikemo ne sufiĉas. frali.bplaced.net enhavas pli da informoj pri mi.

Post has attachment
EKO-KULTURA tutmonda movado

Vladimir (plus.google.com/u/0/103531342939172442814): harmonia kunestado de homaro zorge gardanta la naturon kaj kulturajn heredaĵojn · EKO-KULTURA tutmonda movado www.facebook.com/EKOKULTURA

Eldonejo 'Mistera Sturno' prezentas novelojn de majstro Jack Vance

Ĝan: Eldonejo 'Mistera Sturno' prezentas novelojn de majstro Jack Vance tradukitaj el la angla. Ilustristoj kaj kontrolistoj estas ĉiuj aparte bonvenaj.

esperanto.us

Saluton,

Jen tri ligiloj por HTML5-aj paĝoj kun aŭskulteblaj sondosieroj.

esperanto.us/mp3/Retretejo_Ulvarda.html
esperanto.us/mp3/Trigamba_Jocxjo.html
esperanto.us/mp3/La_Luna_Sfingo.html

Kun respekto,

Mistera Sturno - Rarest Extinct Bird

<(+)__ Ĝan Ŭesli Starling
((__/)=- Holland, MI, USA
`||`
++ starling.us
esperanto.us
ky8d.net

Etiko/moroj kaj esperantistoj

Estimataj geesperantistoj, karaj geamikoj!
Mi estas esperantistino el Pollando, instruistino por la pola lingvo kaj etiko. Nun mi finos studi etikon/filozofion en UZ /Universiteto en Zielona Góra/ kaj mi preparas finan diplomlaboraĵon. Mi elektis temon: Etiko/moroj kaj esperantistoj.
Kaj jen mia peto:
Ĉu vi povus transdoni al mi etikajn ekzemplojn de sia esperantista vivo? Mi estus dankema.
Mia laboraĵo estos en la pola, mi tradukos viajn ekzemplojn kaj aldonos informojn pri vi, se vi dezirus.
Pri pli da informoj bonvolu skribi: kworobiej ĉe interia.pl
Eĉ unu ekzemplo estos por mi grava.
Amike salutas
Krystyna Worobiej
http://www.ipernity.com/home/40619

Post has attachment

Post has attachment
Filmoj en Esperanto

Cyrille (plus.google.com/u/0/+cyrillehurstel):

Esperanto-Strasbourg kaj blog-bilinguisme.fr anoncas filmojn sciencajn en Esperanto. Disvastigu la informon. Kreu ligilojn al blog-bilinguisme.fr/se-proteger-du-vent

Post has attachment
IrfanRevo

Franko (acmbenin ĉe gmail.com): subteni infanojn en Benino · InfanRevo

Helpo bezonata pro orfiĝo de tri infanoj: frali.bplaced.net/francois-infanoj-estonteco.pdf

Projekto pri akvo de nia Verda Stelano Klubo, DR Kongo

Post la kunveno de VSKlubanoj ĵus pensis pri helpi la tutan mondon tra ekologio en nia medio. Ni konstatis, ke multaj landoj multe suferas pro sekeco ĉar multaj neglektas planti arbojn kaj al aliaj mankas forto au rimedoj por fari tion.

Nia projekto estas tradukita en angla lingvo nun vi povas sendi al viaj anglaj amikoj eble ili povas subteni nin finance.

Ĉi tie ni volas fari tiun aferon.
Ĉu vi trovos subtenantojn al ni?

Se vi volas, vi povas traduki en Esperanto: frali.bplaced.net/projekto1verdastelano.pdf.

Salutas via Honoré
Wait while more posts are being loaded