Profile cover photo
Profile photo
Revuo Esperanto - Redakcio
433 followers -
Oficiala Organo de Universala Esperanto-Asocio
Oficiala Organo de Universala Esperanto-Asocio

433 followers
About
Posts

Post has attachment
Jen la kovrilo de la marta numero de la revuo Esperanto
Photo

Post has attachment
Jen la kovrilo de la februara numero
Photo

Mi informas, ke tre bedaŭrinde la februara numero de la revuo Esperanto tro malfruas. En la venonta semajno ĝi estos liverita al la Centra Oficejo.
Fabrício Valle - redaktoro

Post has attachment
2016 estu fruktodona jaro por Esperantujo
Photo

Grava kaj bedaŭrinda eraro en la januara numero de la revuo Esperanto: la intervjuo kun la aŭtoroj de la libro Historio de la Esperanta Literaturo ne havas titolon! La redaktoro ne atentis tion, nek la provleganto en la Centra Oficejo de UEA, nek la Ĝenerala Direktoro, kiu ricevas la artikolojn dum la provlega fazo, nek la estraranoj de UEA, kiuj ricevis la antaŭlastan version (kelkaj eĉ kunlaboris per sendo de kelkaj korektoj en aliaj artikoloj). Tamen, plene respondecas pri la eraro nur la redaktoro, kiel ĉiam estis, ĉar laŭ la kontrakto inter UEA kaj la redaktoro, la provlegado de la oficiala organo de UEA ne estas laboro de skipo, sed afero nur de la redaktoro. La provlegado estas neoficiala servo de volontuloj, kiu tre bonvoleme klopodas helpi laŭ sia forto kaj tempo kaj tute ne povas respondenci pri sia propra manko de atento. Cetere, ŝajne la volontulo en Roterdamo ne havis tempon provlegi la intervjuon kun Giorgio Silfer kaj Carlo Minnaja.
Fabrício Valle, la redaktoro, pardonpetas al ĉiuj legantoj pro plia grava eraro en la revuo Esperanto.

Post has attachment
Jen la kovrilo de la januara numero de la revuo Esperanto
Photo

Post has attachment
Jen la kovrilo de la decembra numero de la revuo Esperanto
Photo

Post has attachment
Jen la novembra numero de la revuo Esperanto
Photo

Post has attachment
Via foto sur la kovrilo de la septembra numero de la revuo Esperanto: se vi fotos dum la UK en Lillo, jen via ŝanco konigi vian laboron al la tutmonda esperantistaro. Sendu viajn fotojn al la redakcio de la revuo Esperanto. La plej bonaj kaj trafaj estos elektitaj por ilustri la diversajn artikolojn kaj notojn de la septembra numero de la oficiala organo de UEA.
Unu el la senditaj fotoj estos elektita por aperi sur la kovrilo;
Jen la reguloj:
1- La foto nepre estu sufiĉe densa por aperigo en papera revuo (minumume 1M; por la kovrilo 4M);
2- Ĉiu foto estu akompanata de mallonga priskribo; fotoj sen aŭ kun ne-klaraj priskriboj havos malpli grandan ŝancon esti elektitaj.
3- La fotoj estu senditaj al iu specifa dosierujo por via ekskluziva uzo en DropBox aŭ Google Drive (bonvolu kontakti la redaktoron pri tio - redakcio@revuoesperanto.org);
4- La fotojn oni sendu prefere dum la UK, sed la redakcio akceptos fotojn ĝis la 6-a de aŭgusto;
5- Fotoj senditaj kune kun mallonga noto ĵurnalisme verkita (de 50 ĝis 150 vortoj), kiam temos pri prelego aŭ iu ajn kunsido/prezento, havos duoblan ŝancon esti elektita.
7- Ankaŭ fotoj pri la artaj programeroj havos apartan ŝancon, ĉefe se ili venos kun mallonga noto;
8- Sur ĉiuj fotoj aperintaj interne de la revuo aperos la nomo de la fotisto; la nomo de la aŭtoro de la foto sur la kovrilo aperos reliefe en la kolofono (rubriketo "Ĉi-numere").
9- Neniu foto restos neŭzita: la fotoj ne uzitaj en la revuo aperos en la kolekto "100-a Universala Kongreso",  ĉe https://plus.google.com/u/0/collection/k_zQb kaj en fotovideoj en la Youtube-konto de la revuo Esperanto.
10- La temo de ĉiu foto estu unu el la sekvaj:
- Prelegantoj dum sia programero
- Ĉeestantaro en prelegoj kaj kunsidoj
- La verva kongresa vivo
- Personaj kontaktoj
- Koridoraj babilado kaj renkontoj
- Inter amikoj
- Aktivuloj en laborkunsidoj
- En la libroservo
- Akceptejo
- Grupoj
- En turisma aranĝo
- La urbo kaj la esperantistoj
- La futbala matĉo
- Aŭkcio
- UEA-estraranoj agadas
- Fake
- Persone
- Ĉefaj programeroj
- Amuze
- La amo
- Internacia amikeco
- Movada Foiro
- Libera temo, laŭ via elekto kaj vidpunkto

Add a comment...
Wait while more posts are being loaded