Profile cover photo
Profile photo
Maklerejo
1 follower -
Esperanto,kunfarado,komuna,senkosta
Esperanto,kunfarado,komuna,senkosta

1 follower
About
Posts

Post has attachment

Saluton!
Jen urĝa alvoko!
 
Ni ege ĝojas, ke ni povis helpi krei imponan Esperanto-Centron ekz. kun grandega biblioteko kaj arkivejo.
Pluaj pozitivaj ekzemploj: Esperanto-libroangulo en la urba biblioteko, konstantaj E-fakekspozicioj en la kastela muzeo, unikaj (modelaj) kulturagadoj per Esperanto; dulingvaj ŝildoj, informtabuloj, vojmontriloj; instruado de Esperanto en la lernejoj kaj en la klubo, ktp.
 
Aparte ni fieras, ke GEA  kaj la urbo Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo  estas longjaraj seriozaj partneroj por krei Esperanton en publika medio kaj ke ni povas kreadi daŭrepovan modelon. Konstante estas multaj videblaj progresoj. Baldaŭ ni aparte raportas pri la ĉi-jaraj progresoj.
Multaj el vi ja konstante ricevas nian informilon "Harca Esperanto-Kuriero".
Dum la lastaj monatoj vizitis nin nemalmultaj gastoj el multaj landoj! Ĉiuj miris pri la multaj publikaj kaj dominternaj progresoj!
 
Tamen ne nur nia eta kreema kaj laborema teamo devas senfine kaj senpaŭze laboregi. Intertempe ni devas prizorgi almenaŭ 5 Esperanto-ejojn, ekz. ordigadoj de libroj, arkivmaterialoj, ktp. 
 
Ankaŭ vi povas serioze (principe honorofice) kunlabori, ekzemple  dum 5 aŭ 10 aŭ 15 tagoj.
Ĝis  je la 25a de septembro 2015 ni povos oferti por helpantInoj senkostan E-loĝejon.
Kuraĝe antaŭen!
 
Jam anticipe ni ĝojas pri baldaŭaj kaj pozitivaj respondoj!
Amike kaj samideane salutas
 
Petro Zilvar    Harald Mantz   Zsofia Korody

Post has attachment

Post has attachment
Kiom da homoj parolas Esperanton? Ne gravas.

Gravas, ke ni kunagadu.

Anoncetoj estas senkostaj.

Eblas aboni novaĵojn.
Wait while more posts are being loaded