Profile cover photo
Profile photo
Edward Jaśkiewicz
About
Communities and Collections
View all
Posts

Post has shared content
Утро бывает разным, но все равно оно ДОБРОЕ !
Photo
Add a comment...

Słucham radia esperanto z Rosji
Add a comment...

Add a comment...

INTERNACIA TAGO DE VIRINOJ

La 8-an de marto - la “Virinan Tagon”
mi kaj multaj viroj, volas ĝin memori
konservante ja ĝin en nian imagon.
Kaj ne unufoje ree ĝin honori.

Sed konstante dum la ĉiuj jarsezonoj
flegi nian amon al vi, ho reĝinoj
de la koroj niaj, vi niaj vivkronoj!
En komuna sorto la dividantinoj.

Sen vi nia vivo aspektus mizera,
sensenca, malgaja, tute ne valora.
Nur vi nin instigas al heroec’ vera,
aŭ kontraŭe ankaŭ al la ag’ horora.

Ke vi al diablo servas oni diras,
ĉar en paradizo tentis vi Adamon,
tamen ĉiuj viroj al vi tre sopiras
forlasante „Eden” preferas la amon.

Ho, steloj brilantaj sur nia ĉielo,
kiujn ni postkuras – blinde obeante!
Gvidu nin tra l’ vivo al ĝia kroncelo
volupton de l’ vivo plu eternigante.

Verkis: Edward Jaśkiewicz

Je Festtago de Virinoj

Je festtago de virinoj
miaj karaj sinjorinoj
el la tuta mia koro
mi salutas kun honoro,
ĉiujn kune – belulinojn,
knabinetojn kaj fraŭlinojn,
la pli aĝajn, junulinojn,
blondulinojn, nigrulinojn
kaj vin ĉiujn ĝenerale.
Laŭ aĝo por mi egale,
ĉar labor’ via atestas,
ke vi meritplenaj estas.
Malgraŭ nia rond’ ŝĉecina
estas nun preskaŭ femina,
tamen por movad’ – laboro
ĉiam pasas kun fervoro.
Do al venk’ kun forta kredo!
Tion vin deziras Edo.

Verkis: Edward Jaśkiewicz




DEZIROJ AL VIRINOJ

Okaze de via virinfesto karaj
estu pri la kisoj por ni malavaraj,
dolĉigu la vivon por karuloj viaj
estu ĉiam mildaj, neniam enviaj.

Ĉiam estu sanaj, freŝaj , ridetantaj,
en la vira sorto volonte helpantaj.
Estu sendependaj profesie ĉiam,
sed en amo-arto neniam, neniam.

Verkis: Edward Jaśkiewicz
Add a comment...

Post has attachment
Photo
Add a comment...
Wait while more posts are being loaded