Profile cover photo
Profile photo
TEJO Oficejo
384 followers
384 followers
About
TEJO Oficejo's posts

Post has attachment
Ek! La konkurso Partoprenu IJK-n estas lanĉita! Se vi volas iri al la IJK, sed mankas al vi la mono, legu la paĝon kaj aliĝu: http://www.tejo.org/eo/p-ijk

Post has attachment
Karaj amikoj, Ĉu vi volas helpi junajn esperantistojn agadi por Esperanto? Kaj ĉu vi jam havas la mojosajn t-ĉemizojn de TEJO kaj de Kontakto? Aĉetu por vi, aŭ faru belan kaj utilan donacon al viaj amikoj, filoj, nepoj, kaj aliaj karuloj. Daŭre haveblas pluraj modeloj kaj koloroj! Per tiu ĉi eta ago, vi samtempe subtenos la Fonduson Trampolino, kiu ekde la 1a de Januaro regule disponigos monsumon, por subteni etajn projektojn de TEJO-aĝaj aktivuloj. Elektu vian deziratan ĉemizon, kontrolu ĝian haveblecon, kaj mendu ĝin per la reta mendilo ĉe la paĝo www.tejo.org/eo/t-ĉemizoj. Vi ankaŭ povas skribi por mendoj kaj informoj al oficejo@tejo.org. TEJO, kaj la juna esperantistaro, antaŭdankas pro via subteno!

Post has attachment
TEJO vojaĝigas vin! Ĉu vi estas aktiva en TEJO aŭ via landa sekcio, kaj ĉu vi interesiĝas pri vojaĝo al Nikaragvo por Esperanto? http://tejo.org/eo/nikaragvakongreso

Saluton esperantistoj,

Mi bezonas helpon por traduki informilon pri Esperanto kaj TEJO al aliaj lingvoj. Plej urĝas nun la angla kaj franca, sed ĉiuj lingvoj estas bonvenaj. Vi povas helpi min ĉi tie: https://docs.google.com/spreadsheet/ccc?key=0AmVFIoBtE9lWdGlkd3pKSkJQZjBnNUFRVHUyNW1fMkE&usp=sharing#gid=0 (ne necesas ensaluti)

Post has attachment
Stalki nin neniam estis pli facile: nia tuta laborplano en la interreto, kaj ĉiuj estraranoj diras, kion ili jam faris kaj kion ne! Ĉe bit.ly/laborplano2013.

Restas nur kelkaj tagoj por kandidatiĝi kiel redaktoro de TEJO-Tutmonde! http://tejo.org/eo/node/1404

TEJO-komisiono de la monato: Informado
Helpu por ke la mondo sciu pli pri TEJO kaj Esperanto! La komisiono pri informado atendas vin, helpu pri afiŝoj, retpaĝo, ideoj, sociaj retejoj, prelegoj, ktp skribu al informado@tejo.org!

tejo.org funkcias denove. La problemo ekestis pro nepagita fakturo, kiun ni ne ricevis pro malĝusta retadreso. Nun ĉio estas solvita kaj mi faras paŝojn por eviti similajn problemojn en estonteco.

Post has attachment
Moskva Esperanto-Asocio organizas Poŝtkruciĝon okaze de la Tutmonda Tago de Poŝto (9-a de oktobro). Pliajn informojn ĉi tie: https://plus.google.com/u/0/communities/110836616028580546485
Wait while more posts are being loaded