Profile cover photo
Profile photo
Frank Merla
567 followers -
Die schweigende Mehrheit ist das Fundament jeder Herrschaft. · La silentanta plimulto estas la fundamento de ĉia regado.
Die schweigende Mehrheit ist das Fundament jeder Herrschaft. · La silentanta plimulto estas la fundamento de ĉia regado.

567 followers
About
Posts

Post has attachment

Post has shared content
Aikido estas arto de sindefendo, kiun la japano Morihei Ueshiba (1883-1969) evoluigis el la Daito-Ryu-Aiki-Jutsu, la sekreta batalarto de la princa familio Takeda. Aikido-praktikantoj nomas Morihei Ueshiba kutime “O Sensei”, “Granda Instruinto”. Kaŭze de siaj religiaj idealoj Ueshiba pensis, ke sia arto estu pacilo: per la apliko de Aikido oni povas konvinki atakanton, ke la vera celo de la homo estas paca kunvivo en harmonio kun la fortoj de la ĉielo kaj la tero. El la detruaj teknikoj de la Takeda-anoj Ueshiba faris sistemon, kiu post konflikto lasas spacon por repacigo. Aikido ne konas proprajn atakajn teknikojn, sed instruas ĵetojn kaj manlevumilojn, kiuj alikondukas kaj neŭtraligas la energion de la atakanto.
AikidEo

Iniciato por kombini la fortojn de Esperantistoj kaj Aikido-praktikantoj.

twitter.com/AikidEo

Post has attachment
AikidEo

Iniciato por kombini la fortojn de Esperantistoj kaj Aikido-praktikantoj.

twitter.com/AikidEo

Post has attachment
Kontribui fotojn de objektoj pri Zamenhof kaj Esperanto (ZEO)

Herman: "La alvoko (Wiki Loves ZEOs) estas interesa al esperantistoj por kunlabori ene de Wikimedia (aperis en la esperanta vikipedio)."

Por sekvi la regulojn vi tamen bezonos la anglan lingvon.

Post has attachment

Post has attachment
Afrika Kompilo

Post has attachment

Post has attachment
Jen io por junaj progresintoj...

Annie Grente: Mi invitas junulojn (18+) de la 19a ĝis la 29a de Aŭgusto 2018 al Kreto, urbo Neapoli, al mia «Esperanto» domo. Kostoj 5€ tage por manĝoj (ĉar bedaŭrinde mi ne estas sufiĉe riĉa por pagi la flugbiletojn...)

La kondiĉoj (jes estas kondiĉoj...): mi povas gastigi 10 homojn kun DEK DIVERSAJ GEPATRAJ LINGVOJ... (nu, tio estas mia celo, bonvolu helpi min sukcesi!)

Matenaj programeroj, laŭ la vetero, viaj deziroj, via nivelo en Esperanto :
- kurso/ludoj en Esperanto
- teatraĵo en Esperanto
- promenado tra la urbeto
- vizito al fabriko de olivoleo
- preparado de kretaj pladoj por tagmanĝo
- merkredon (22/08): vizito al la bazaro en Agios Nikolaos (buso kostas 4 eŭrojn por iri kaj reveni)
- vizito al la fabrikisto de muzikaj instrumentoj (buzukoj, ktp...) en Neapoli
- jaŭdon: vizito al la bazareto en Neapoli

Posttagmezaj/tuttagaj programeroj, laŭ la vetero, viaj deziroj :
- veturado al Agios Nikolaos: plaĝoj, haveno, belegaj fiŝoj... (buso kostas 4 eŭrojn por iri kaj reveni)
- ekskurso (piede!) al Sissi (haveneto, plaĝo, bela pejzaĝo)
- piedirado al bela tipika vilaĝo : Limnes (4 km for)
- dimanĉon (26/08): ebleco partopreni en la 3 ĝis 5 horaj piedmigradoj de la loka grupo de marŝantoj

Vesperaj programeroj:
- knaboj de la orfejo vizitos nin, ludoj kun ili (ili ŝategas piedpilkon!)
- prezento de miaj vojaĝoj en “Esperantujo”
- prezento de viaj diversaj talentoj (mi bedaŭrinde ne havas artistajn talentojn...)

Konsiloj: vi bezonos protektadon kontraŭ la suno, taŭgajn ŝuojn por promenadi tra la kamparo/montetoj. Povas esti kuloj ankaŭ…

Anoncu vian partoprenon per mesaĝo al anniegrente (ĉe) hotmail punkto fr. Ĝis!

Annie ☺
Photo

Post has attachment

Post has attachment
Wait while more posts are being loaded