Profile cover photo
Profile photo
Frank Merla
568 followers -
Die schweigende Mehrheit ist das Fundament jeder Herrschaft. · La silentanta plimulto estas la fundamento de ĉia regado.
Die schweigende Mehrheit ist das Fundament jeder Herrschaft. · La silentanta plimulto estas la fundamento de ĉia regado.

568 followers
About
Posts

Post has attachment

Post has attachment
Kion fari post la kurso en Zuriko?

Merkredon la 18-an de julio 2018, 20h00, Restoracio Mishio apud stacidomo Zuriko Stadelhofen

Kafoklaĉo de Esperanto-Societo Zuriko kaj konversacia rondo por Esperanto-lernantoj de Duolingo

La renkontiĝo en la restoracio Mishio celas esti okazo por praktiki nian lingvon en amika rondo kaj kune ion manĝi kaj kafumi aŭ teumi– (la ruĝa tajlanda kareo de la loko tre rekomendindas). Mi ĝojas vidi vin multnombre.

Ĉiu bonvenas (junuloj sub 18 kun permeso aŭ en akopmano de siaj edukrajtuloj).

Por trovi nian grupon simple serĉu la tablon, sur kiu troviĝas Esperanto-libroj kaj revuoj.

La venontaj datoj:/The next dates:/Die nächsten Daten:

Merkredon/Mittwoch, 18-an de julio 2018, 20h00, Restoracio Mishio (Bahnhof Stadelhofen)

Ĵaŭdon/Donnerstag, 23-an de aŭgusto 2018, 20h00, Restoracio Mishio (Bahnhof Stadelhofen)

Ĵaŭdon/Donnerstag, 27-an de septembro 2018, 20h00, Restoracio Mishio (Bahnhof Stadelhofen)
Salutojn

Didi Weidmann

events.duolingo.com/zurich-esperanto/
esperanto.ch/zuriko

Post has attachment
Jen io por junaj progresintoj...

Annie Grente: Mi invitas junulojn (18+) de la 19a ĝis la 29a de Aŭgusto 2018 al Kreto, urbo Neapoli, al mia «Esperanto» domo. Kostoj 5€ tage por manĝoj (ĉar bedaŭrinde mi ne estas sufiĉe riĉa por pagi la flugbiletojn...)

La kondiĉoj (jes estas kondiĉoj...): mi povas gastigi 10 homojn kun DEK DIVERSAJ GEPATRAJ LINGVOJ... (nu, tio estas mia celo, bonvolu helpi min sukcesi!)

Matenaj programeroj, laŭ la vetero, viaj deziroj, via nivelo en Esperanto :
- kurso/ludoj en Esperanto
- teatraĵo en Esperanto
- promenado tra la urbeto
- vizito al fabriko de olivoleo
- preparado de kretaj pladoj por tagmanĝo
- merkredon (22/08): vizito al la bazaro en Agios Nikolaos (buso kostas 4 eŭrojn por iri kaj reveni)
- vizito al la fabrikisto de muzikaj instrumentoj (buzukoj, ktp...) en Neapoli
- jaŭdon: vizito al la bazareto en Neapoli

Posttagmezaj/tuttagaj programeroj, laŭ la vetero, viaj deziroj :
- veturado al Agios Nikolaos: plaĝoj, haveno, belegaj fiŝoj... (buso kostas 4 eŭrojn por iri kaj reveni)
- ekskurso (piede!) al Sissi (haveneto, plaĝo, bela pejzaĝo)
- piedirado al bela tipika vilaĝo : Limnes (4 km for)
- dimanĉon (26/08): ebleco partopreni en la 3 ĝis 5 horaj piedmigradoj de la loka grupo de marŝantoj

Vesperaj programeroj:
- knaboj de la orfejo vizitos nin, ludoj kun ili (ili ŝategas piedpilkon!)
- prezento de miaj vojaĝoj en “Esperantujo”
- prezento de viaj diversaj talentoj (mi bedaŭrinde ne havas artistajn talentojn...)

Konsiloj: vi bezonos protektadon kontraŭ la suno, taŭgajn ŝuojn por promenadi tra la kamparo/montetoj. Povas esti kuloj ankaŭ…

Anoncu vian partoprenon per mesaĝo al anniegrente (ĉe) hotmail punkto fr. Ĝis!

Annie ☺
Photo

Post has attachment

Post has attachment

Post has shared content
Add a comment...

Post has attachment

Post has attachment
Ni serĉas loĝejon en Aŭstrio aŭ Hungario por la vintro 2018

"Karaj esperantistoj!

Kun mia edzo Damien kaj nia 20 monata bebo Aurian, ni serĉas loĝejon en Aŭstrio aŭ Hungario por la vintro 2018. Ni volus interŝanĝi tiun loĝon kontraŭ helpoj, diversaj laboroj aŭ iomete monon …
Ni bezonas tre etan loĝejon kaj ĜOJEGUS VIVI APUD ESPERANTISTA FAMILIO !!!
Ni ĝojegus se vi povus plusendi nian mesaĝon al esperantistoj aŭ eĉ familioj ...
Ni havas preskaŭ ne tempon sur interreto por trasendi la mesaĝon.

Dankegon
Izabel*

Post has shared content
Filmado petata
Filmado de la 103-a UK

UEA serĉas esperantistojn, kiuj interesiĝas pri la filmado de la 103-a UK.

La koncernaj homoj havu bonan filmilon kaj mikrofonon, lerton uzi ĝin, kapablon intervjui homojn kaj redakti filmojn. UEA provizos akreditadon de ĵurnalisto kaj aliron al ĉiuj eventoj al limigita nombro de filmistoj.

Se vi interesiĝas pri tiu volontula agado, bonvolu sendi informojn pri vi (eta vivresumo, kapabloj, konoj, lingvokonoj, movada historio, modelo de via filmilo kaj ligilo al viaj faritaj filmoj aŭ iliaj referencoj) al cid.emilio@gmail.com ĝis la 16-a de julio 2018. Bonvolu mencii kiom da tempo vi planas elspezi por la tasko, viajn ideojn pri la filmado kaj kiajn rimedojn vi bezonus (elektron, interreton, ktp).

Post has attachment
Liberaj lokoj en aŭto al kastelo Greziljono

Eperantisto el 74523 Schwäbisch Hall, Germanio, veturos la 21-an de julio al kastelo Greziljono kaj revenos hejmen la 28-an de julio.
En Greziljono, li partoprenos la Internacian Esperanto-Konferencon (gresillon.org/s3). de OSIEK osiek.org aŭ lernos Esperanton en kurso kun alilandaj instruistoj (Perla Mielo, Mikael Bronŝtejon)

En lia aŭto restas liberaj lokoj por vi.
Ili veturos tra Parizo kaj povas porti vin al nordpariza flughaveno CDG.
Se vi deziras uzi tiun eblecon kunveturi, bv skribi al kastelo@gresillon.org

Bert
Wait while more posts are being loaded