Itala Esperanto-Kongreso

Ĉu vi scias, kial vi estas esperantisto? Malkovru tion ĉe la Itala Esperanto-Kongreso, 18/25-08-2018
Eble vi estas esperantisto, kaj tio estas io bona, sed vi neniam povis klarigi al vi mem, kial Esperanto estas tiom altira al vi mem kaj al aliaj esperantistoj. Unu el niaj plej junaj kaj plej grimpantaj penso-majstroj, Xavier Alcalde, el Barcelono, klarigos al vi ĉion. Li gvidos la ĉefan seminarion en nia kongreso pri “Malgrandaj komunumoj kaj grandaj valoroj”. Kvankam juna, li jam doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj ĉe la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco, esploris pri malarmado, sociaj movadoj, pacismo kaj la historio de la Esperanto-movado. Li certe povas klarigi al vi tion, kion vi pensas.
La kongreso, krome, ofertos la kutimajn blokojn kulturan, spektaklan, turisman, junularan. “Ni donos ĉion krom genio”, kiel diris Kalocsay, sed vi mem havas la bezonatan genion por ĝui la kongreson.
Sanmarino, la ĉirkaŭa Italujo kun sia maro kaj kasteloj kaj katedraloj kaj ankaŭ pli lo 200 aliaj esperantistoj atendos vin.

Rigardu la retejon kongreso.esperanto.it kaj aliĝu.

La LKK
Shared publicly